Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Sango kaj Sablo

Ho hoj,

Ĉi tiu blogaĵo estas la unua en serio pri kokteloj. Mi skribas tiujn ĉi ĉar unue mi aspiras al alkoholismo kaj due mi eltrovis, ke esperantistoj (eĉ kelkaj spertaj) ne konas multe da la rilataj vortoj. Do mi skribos pri iuj el miaj plej ŝatitaj kokteloj, kaj uzos bildojn de la ingrediencoj por ke oni ne kuru al la vortaro ĉiam kiam oni volas ebriiĝi.

La unua koktelo prezentita estas klasiko — la Sango kaj Sablo (angle “Blood and Sand”). Rigardu, la esperanta nomo aliteracias dum la angla ne, pruvante science kaj teologie la superecon de Esperanto. Ĉi tiu estas stranga koktelo ĉar ĝi ne gustas kiel iuj el la ingrediencoj. Speciale strangas ĉar la drinkaĵo inkludas viskion, kiu kutime gustas forte kaj dronigas la aliajn ingrediencojn. En tiu ĉi koktelo la ingrediencoj alvenas perfektan ekvilibron kiel amantoj de Star Wars kaj Star Trek kunlaboras por disbati amantojn de Doctor Who.

Sango kaj Sablo Ingrediencoj

Skotviskio, dolĉa vermuto, koktelĉerizoj, oranĝsuko, kaj ĉeriza brando. Realu, estas plejparte frukto. Infano povus trinki tiun ĉi koktelon. Venigu al mi infanon, ni donu al ri la alkoholon kaj TIAM ni vidu, kiu pravas.

Jen la ingrediencoj:

Skuu ĉiujn per koktelskuilo kun glacio kaj drenu en glason. Garnu per koktelĉerizo.

Nun trinku — sentu la gustojn de la 1930-aj jaroj fluantajn super vi. Vi sidas en brunkarmezina Packard kun du-tonaj pneŭoj. La tegmento estas mallevita. La noktaero karesas vian vizaĝon. Via nefiltrita cigaredfumo volviĝas milde ĉirkaŭ via kapo. Ie en la mallumo sonas krio. Pafo eksplodas kaj alarmiloj disŝiras la nokton. Junulino kun paĝia hararanĝo kuras de ĉirkaŭ la angulo portante sakojn plenajn sur kiuj troviĝas dolarsignoj. Vi startigas la motoron dum ŝi enaŭtiĝas. Vi jam povas aŭdi la sbirojn fore, sed kiam ili alvenos vi forestos.

Trinku kaj Vivu!

Trinku kaj vivu! La fezo gustigas la drinkon plibone.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.