Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

NASK 2018

Foto-tezo

Ĉi-jare mi revenis al NASK en Norda Karolino por partopreni en mia plej ŝatata Esperanta okazo, revidi miajn amikojn de pasintaj jaroj, kaj renkonti novajn amikojn. Mi ne publike montris mian pugon en trajno aŭ okaze mortigi mian dorlotserpenton dum mia foresto, do mi jam kalkulas NASK-on 2018 sukcesa.

Kiel pasintjare mi kunprenis mian Leica M3 fotilon kaj fotis kio ajn kaptas mian atenton. Sed unue, mi devas skribi pri mia amiko, la komunista dinosaŭro. En 2017 Majko kaj mi iris al la tombejo nemalproksima al Vilhelmo Paco Universitato, kaj dum ni revenis ni trovis gigantan dinosaŭron portantan la flagon de la Sovetunio. La dinosaŭro estis tiom granda kiom la domo en kies herbejo ĝi staras. Ĝi estis grandega. Ĝi estis belega. Kaj mi retrovis ĝin ĉi-jare.

Nepatriota dinosaŭro.

Nepatriota dinosaŭro.
Leica M3, Lomo Earl Grey.

Ĉi-jare ĝi portas ŝildon tekstantan “Mi ne sentas tre patriote hodiaŭ.” Kaj, apud ĝi, staras malgranda “Usona Centro de Familiapartigo”. Mi ankaŭ rimarkas, ke la Usona flago fiksite al la tegmento pendas renversite.

Nepatriota dinosaŭro kaj la Usona Centro de Familiapartigo.

Nepatriota dinosaŭro kaj la Usona Centro de Familiapartigo.
Leica M3, Lomo Earl Grey.

Nokte la gufoj vizitadas la Gufujon, kiu baldaŭ pleniĝas je flugiloj, rakontoj, kaj tabulludoj.

La Gufujo.

La Gufujo.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Majko pasigis ĉirkaŭ sep horojn kaj duono farante la perfektan aŭton per etaj brikoj. Mi ankoraŭ ne komprenas kial. Fine lia aŭto ne eĉ havis pordojn aŭ aerkusenojn aŭ ion ajn. Senutile.

Majko kaj Kajlo faras ian volapukaĵon.

Majko kaj Kajlo faras ian volapukaĵon.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Dum la tuta NASK Alekso kaptis homojn kiel garantiulojn — sed neniam min. Ĉu mi ne estas bona garantiulo, Alekso? Ĉu??

Alekso faras strangajn aferojn al Kajlo.

Alekso faras strangajn aferojn al Kajlo.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Dum la semajno la Esperantistoj vizitis la muzeojn en Ralejo.

Vizito al la muzeoj.

Vizito al la muzeoj.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Mi ne memoras kio estas en la montrokesto. La subbrako de fiŝo aŭ morta melo aŭ simile.

Vizito al la muzeoj.

Vizito al la muzeoj.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Kien ajn mi vojaĝas mi multe ŝatas trovi la lokan stratarton. Mi loĝas en San-Francisko, kaj oni ne povas elpuŝu la kapon el de la fenestro sen trovi dek mirindajn grafitiojn aŭ murskribaĵojn. Kompreneble Ralejo estas pli malgranda urbo, sed tio ne signifas, ke la lokanoj ne imagas ege.

"Bonvolu mortigi min."

“Bonvolu mortigi min.”
Leica M3, Kodak Tri-X.

"Ombrovivo."

“Ombrovivo.”
Leica M3, Kodak Tri-X.

Savelirejo.

Savelirejo.
Leica M3, Lomo Earl Grey.

Kaj kio estus NASK sen lecionoj kaj prezentoj? Krom pli interesa?

Anna Lowenstein.

Anna Lowenstein bonvenigas la lernantojn je la unua tago.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Alekso Miller.

Alekso Miller prezentas pri Kapitano Katarino, la heroino de siaj infanlibroj.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Mi ĉeestis NASK-on trifoje nun, kaj mi ankoraŭ ne komprenas kial la universitato havas statuon de ĉevalo. Kial ne. Ĉiuokaze ĝi estas bela je nokte.

Ĉevalo ĉar kial ne.

Statuo de ĉevalo ĉar kial ne.
Leica M3, Kodak Tri-X.

Mi ankaŭ kunportis iom da “Lomochrome Purple”, speco da filmo kio ŝanĝas la kolorojn de la bildo, turnante verdojn en purpurojn. Mi amas tion ĉar ĝi aspektigas enuigajn lokojn kiel la supraĵo de ekstertera planedo.

Vilhelmo Paco mem.

Vilhelmo Paco sub arbo.
Leica M3, Lomochrome Purple.

La horloĝo de Paco Universitato.

La horloĝo de Paco Universitato.
Leica M3, Lomochrome Purple.

Duonusona flago.

Duonusona flago.
Leica M3, Lomochrome Purple.

Kaj kompreneble la sola distro, kiun Esperantistoj amas pli ol kanti “La Esperon”, estas trinki ĉe la trinkejoj proksimaj al la universitato. Kelkajn noktojn ni faris ambaŭ samtempe. Jen fotoj de la lasta vespero antaŭ ol ni revenis hejmen.

La lasta tago.

Leica M3, Kodak Tri-X.

La lasta tago.

Leica M3, Kodak Tri-X.

La lasta tago.

Leica M3, Kodak Tri-X.

La lasta tago.

Leica M3, Kodak Tri-X.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.