Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Mefitodanco Ĉapitro 4

Amanda esperis, ke la policejo plenos per atakistoj, maniuloj de narkotikaĵo, kaj seriaj seksatenculoj. Tiujn Jet meritis post kion li faris al ŝia aŭto, sed Mefitodanco ne estis Novjorko aŭ San-Francisko je multo. La plej malbonaj okazoj estis telefoni post la naŭa kaj duono, akvumi la rozojn dum akvo-restriktoj, aŭ ripari la lokajn monumentojn senlicense. Amanda estus bonŝanca se ŝi eĉ trovus iun en la ebriulĉelo.

La sola malkvietigo ŝajne ĝenema estis farita de Jet mem — aŭ almenaŭ lia familio. Ekster la policejo Amanda vidis la parentinon de Jet, Madamon Ashwood, kampantan kun granda protestsigno tekstanta “OKUPU MEFITODANCON” unuflanke kaj “KISU LA 99% DE MIA PUGO” aliaflanke. La parentiĉo, Sinjoro Allan, sidis apud sia spozino kviete metante iom da brio sur biskviton.

Ekvidinte Amanda Madamo Ashwood kriis, “Jes! La vorto ĉirkaŭiras! La homamasoj ribelas. Venu kaj aliĝu al ni en nia protesto kontraŭ la polica regno. Ni estas la multaj. Ni estas Anonymous. Timu nin.” Ŝi turnis sin al sia spoziĉo kaj flustris, “Alportu la maskon. La maskon!”

Sinjoro Allan etendis al iu en sia piknikokorbo kaj senentuziasme surmetis maskon de Guy Fawkes. “Kiel tio ĉi?” li demandis.

Ŝŝ! Via silento timigos ilin pli ol viaj vortoj iam povus.” Madamo Ashwood returnis sin al Amanda. “Ĉu vi scias, kio okazas en tiu malliberejo tiun ĉi minuton? La faŝistaj porkoj en tiu ĉi urbeto torturas mian unuenaskiton dronimite, metante sakon sur lian kapon kaj fiksante elektrodojn al liaj cicoj. La imputoj estas tute senbazaj. Mi neniam aŭdis ion tiel frenezan tutvive. La eksplodigo de aŭto! Kiu ili pensas, ke li estas? Ili estas la veraj teroristoj.”

Serĝento Murdock puŝis sian kapon el la policeja pordo kaj kriis, “Madamo, se vi ne kvietigos tiun bruon, mi arestos vin pro la farado de publika ĝeno.”

Se vi faros, mi arestos vin civitane! Tiu ĉi estas paca protesto. Mi konas miajn rajtojn. Mi ne batalis en Vjetnamo por ke homoj kiel vi ruinigu tiun ĉi landon.”

Vi ja ne batalis en Vjetnamo,” diris Murdock.

Mi diris tion, ĉu ne?” postulis Madamo Ashwood. “Vi granda stultulo.”

Sinjoro Allan provis kaj malsukcesis enigi pecon da fromaĝo tra la maska buŝaĵo. Kvankam la masko montris neniun emocion, Amanda pensis, ke ĝi ŝajnas desapontite.

Amanda turnis sin al Murdock kaj diris, “Pardonu min. Mi ĉeestas por renkonti vin pri Jet Allan-Ashwood?”

Murdock okulumis ŝin lace. “En ordo, madamo. Eniru.”

Ek tiel,” kriis Madamo Ashwood poste. “Vi donu al ili batalon.”

Amanda provis ne kapti la okulon de Madamo Ashwood preterirante, kaj kuris kviete en la policejon.

La policejo estis unu el la pli malnovaj konstruaĵoj en la urbeto. Ĝi unue estis hazarda ligna konstruaĵo kunĵetita por hasta ŝerifa oficejo kiam Mefitodanco estis orĉasa urbeto. Malmulto de la originala konstruaĵo restis krom la lignaj planktabuloj, kiuj knaris per la pulvo de 150 jaroj kaj estis glatigitaj de generacioj de laŭleĝaj paŝoj. Se la malforta odoro de feko kaj vomaĵo ne persistus ekde la disenteria epidemio de 1898, Amanda ja ŝatus la lokon.

Oni pendumis homojn ekster tie ĉi kiam ĝi ankoraŭ estis la ŝerifa oficejo,” ŝi diris. “Sur la termezuraj mapoj de 1850 oni markis la lokon per malgranda pendumilo. Devis esti tre oportuna — oni povis polici kaj pendumi samloke.”

Amanda ridetis kiel ŝi amuzigis. Serĝento Murdock, jam enua, falsis la plej bonan rideton laŭeble. La adoleskantino antaŭ li estis alta kaj fortika. Ŝia hararo estis ligita malantaŭe en du firme plektitajn porkvostojn kun iritantaj kromtonoj. Ne helpis la efekton nigraj ŝtrumpoj kaj konservema tartana jupo. Entute ŝi ŝajnis pensi, ke oni ne povas malŝati ŝin. Ŝi eraras.

La plej oni lernas,” murmuris Murdock. “Nun pri tiu ĉi deklaro —”

Kompreneble la Kalifornia juĝista juro estis tre malsama tiam. Ili ĵus ŝtatiĝis. Sed mi certas, ke vi scias ĉion pri tio.”

Vi estas tia spertuleto, ĉu ne?”

Murdock amus uzi alian vorton, sed lia ofico obstrukcemis la bonan, eksmodan, personan insultadon. Ĉiu tiu ĉi publika servado foje estis tia doloro.

Ho tio estas nenio,” diris Amanda. “Mia parentiĉo estas la vera spertulo. Li povas diri al vi ĉion scieblan pri Mefitodanco malnovtempa.”

Murdock ne povis eviti rideti. “Ankoraŭ vi serĉas tiun mankantan trezoron?” li diris.

Jes,” diris Amanda sopire. “Kaj vi surpriziĝus pro kiom da indicoj ekzistas. Ĉio konata sugestas ke —”

Troviĝas oro en tiuj montetoj!” li diris montarane.

Amanda nur faltigis siajn lipojn. Ŝi jam aŭdis ĉion tion antaŭe.

Ni eku pri tiu ĉi aŭta afero.”

Certe, madamo. Se vi completigos formalan plendon, ni eblos imputi Sinjoron Allan-Ashwood. Proceso ankaŭ devus helpi al vi ricevi pagon de la asekurkompanio. De tempo al tempo ili bezonas iom da instigo.”

Amanda hezitis sekunde. “Mi ne supozas, ke mi povas diri kun Jet antaŭ ol mi completigos la plendilon?”

Murdock ĝemis interne. “Mi ne malpermesos al vi,” li diris, “sed ni konsilas kontraŭe. Vi komprenas, madamo, ke tio helpas al homoj eviti esti minacita kaj tiel plu.”

Li ja estas en ĉelo, ĉu ne?”

Nu vere, kaj ni povas garantii, ke vi estos tute sekura, sed stangoj ne povas malebligi al li minaci vin. Memoru, ke li jam krimbruligis sur vian aŭton. Ni ne scias pri kio alia li kapablas.”

Amanda ekbedaŭris la ĵeton de tiu ŝtono tra la fenestro de Jet. Ŝi ja staris ekster lia domo dum dek minutoj, kroĉante la ŝtonon mane kaj sentante la puntmatetajn krispojn inter siaj fingroj. Sed kiel ajn ŝi provis, kiel ajn forte ŝi alvokis sian kuraĝon, ŝi mem simple ne kapablis. Ŝi suspiris kaj retroturnis sin al Bentley.

Bentley ĉiam aspektis kiel li aĝis 12 jarojn. Estis kvazaŭ la Pubereco unufoje vidis lin, malesperis, kaj foriris por amika rundo de ŝako kun la Morto. Bentley estis blonda, sed en tiu irite senbarba kapo troviĝis la cerbo de senkompata geniulo.

Nu?” li diris.

Ni foriru. Mi jam havas lian poŝtaĵon.”

Ĉu vi diras al mi, ke mi venis ĉi tien por vidi vin ne ĵeti ŝtonon tra la fenestro de tiu kaco? Li inferigas vian vivon ekde la sepa klaso.”

Mi elpensos ion poste,” ŝi diris.

Tiam Bentley kaptis la ŝtonon el ŝia mano kaj li mem ĵetis ĝin tra la fenestro, kriante, “Vive la Révolution!”

Ben! Kial vi faris tion?”

Mia Dio,” li diris, rigardante siajn manojn. “Mi estas krimulo. Kaj mi sentas mirige.”

Kuru!” ŝi kriis, kaj la du forkuris antaŭ ol iu saĝiĝis.

Nun ŝi demandis al si, kial ŝi iam konsentis permesi al Ben veni kaj vidi la grandan fenestrorompon, sed kiam li ekaŭdis pri ŝiaj planoj li ne akceptis ne por respondo. Se li ne rompus tiun fenestron, ŝi ankoraŭ havus aŭton.

Oficiro Murdock kondukis Amanda ĉirkaŭ la malantaŭo de la policejo al malgranda ĉambro el malseketa, sableca masonaĵo. La loko estis dividita en du ĉeloj de stangoj kaj inter ili troviĝis mallarĝa irejo. Paŝante en la ĉambron Amanda eksciis, ke ŝi ne havas sufiĉe da spaco por resti ekster la brakatingo. Ŝiaj paŝoj eĥoiĝis sur la ŝtonaĵo.

Iu sin ĵetis kontraŭ la metalaj stangoj. Amanda ŝirkriis kaj retrosaltis, premante sin kontraŭ la stangoj de la alia ĉelo. Veterokadukaj trajtoj vizaĝaĉis al ŝi, antaŭtempa atrofiiĝinta vizaĝo kies gingivoj retiriĝis pli rapide ol la harlinio. Lia nigraj, malsekaj dentoj briletis en la malforta lumo.

Ridkluko sonis el malantaŭ Amanda kaj ŝi turnis sin nervoze. Oni ne povis rigardi ambaŭ ĉelojn samtempe.

Ili enportis lin je ĉirkaŭ la unua. Li ne ĉesis kriegi dum unu horo. Tiam li simple ploris kviete.”

Kiu li estas?” Amanda demandis.

Jet ekstaris kaj iris al la stangoj. “Malgaja Mike,” li diris. “Mi certas, ke mi vidis lin en la placo kovrita de ĵurnalpapero. Infanoj ĵetadas arakidojn al li. Li estas tie ĉi preskaŭ ĉiunokte.”

Amanda provis ignori Malgajan Mike kaj koncentriĝi sur Jet. “Dum kiom da tempo…”

Ekde la lasta posttagmezo, atendante ĝis vi registros vian damnitan plendon. Se vi ne faros ĝin baldaŭ, ili devos liberigi min. Ili ne povas enprizonigi senkulpan homon por ĉiam.”

Senkulpan!” Amanda ekkriis.

Jes, pli aŭ malpli. Kiel mi devis scii, ke la aŭto eksplodos?”

Vi pafis ĝin per fajraĵoj,” ŝi diris tra kunpremitaj dentoj.

Ah. Ĉu tioj estas kioj ili estis.”

Donu al mi unu bonan kialon por kial mi ne devus fornei vin,” diris Amanda.

Unuafoje Jet ŝajnis esti necerta. “Ĉu vi ne volas?”

Aŭskultu,” diris Amanda. “Vi ne ŝatas min kaj mi ne ŝatas vin. Mi rifuzos fari deklaron. Vi liberiĝos — neniuj imputoj, neniu krimbruligo, ŝtelado, kaj troriskema endanĝerigo sur via registro. Sed nur se vi faros ion por mi.”

Kion vi volas?”

Protektadon. Vi ĉesos malfaciligi por mi kaj malpermesos al viaj amikoj moki min. Iam ajn viaj lakeoj decidos turmenteti min, vi ĉesigos ilin. Ne gravas al mi kion vi diros al ili, dum ili lasos min solan. Kion vi diras?”

Jet tordis sian buŝon en perversan rideton. Liaj dentoj ŝajnis kontraŭnaturale blankaj en la mallumo.

Nu, aldonu mian bildstrian gazeton kaj vi havos konsenton.”

Amanda movis sian kapon supren kiel ŝi esperis esti malsincere. “Kiu bildstria gazeto?”

Tiu, kiun vi ŝtelis de mia pordoŝtupo,” diris Jet senhumure.

Ho, ĉu vi signifas tiun multekostaspektan postaĵon? Kun ĉiuj tiuj spurnumeroj kaj asekuraj etikedoj sur ĝin?”

Jes,” li murmuris.

Amanda ŝultrolevis. “La Justeco estas poeto, ĉu ŝi ne? Tiu gazeto estis en mia aŭto kiam iu vandalanta krablanto fajrigis ĝin. Ĝi suferis la saman finon kiel mia Volkswagen.”

Jet kroĉis la stangojn de sia ĉelo tiel forte, ke liaj fingrartikoj blankiĝis. “Kio? Tiu gazeto valoris $400.”

Tiel valoris mia aŭto,” Amanda diris ofendite.

Kio? Vi pagis $400 por tiu aŭtaĉo? Vi estis friponita.”

Zorgu pri vian propran abelvakson!” ŝi knaldiris. “Rigardu, la sola afero kio gravas al vi nun estas ĉu vi estas freneza piromaniulo aŭ ĉu vi estis la unua homo tie provante estingi ĝin. Mi diros, ke mi ekkonfuzis en la mallumo.”

Dikŝancon. Tiu loko estis lumigita kiel Johana de Arko.”

Ĉu vi volas liberiĝi aŭ ne?” ŝi postulis.

Fine Jet devis koncedi, ke li ja volas.


Amanda rajdis preter la trotuarrando sur sia krozbiciklo kaj aŭdis la ekskuegon de la korbo kontraŭ la stiriloj. Ŝi lasis sin ruliĝi reĝece laŭ la alirvojo kaj elseliĝis perfekte ĉe la remizopordo. La familio ĉiam parkis siajn du aŭtojn en la alirvojo aŭ en la strato ĉar Sinjoro Spillane antaŭ longtempe ŝanĝis la remizon en studejon. Lastatempe ĝi pli similis sanktejon al la familia obsedo. Amanda povis vidi, ke ŝia parentiĉo enestis nun, arkiĝanta super ligna stablo kaj ĉirkaŭita de senordaj stakoj de referencaj libroj. Oni tapetis la murojn per historiaj mapoj de Mefitodanco kaj la ĉirkauantaj montetoj, speciale la regionoj kiujn la orĉasistoj elĉerpis kaj la trezorĉasistoj elfosis celante inferne la mankantan oron de Spillane. Post tiom da jaroj homoj ankoraŭ serĉis.

De tempo al tempo iu ŝercemulo aŭ revema milionulo volis elpremis deksesan minuton da famo. Oni asertis, ke oni eltrovis ion forkaŝitan en la montetoj aŭ sur polva ebenaĵo, kaj subite la tutlandaj enuaj novaĵkomunikiloj devenis sur Mefitodancon por paroli pri la trezoro denove. Tiam preteriris. Ne troviĝis trezoro. La reporteroj forlasis la urbeton kaj la enloĝantoj redormis ĝis la sekvanta ĉasisto de riĉaĵoj alvenis kaj reekbruligis malnovan braĝon. Ĉiuj Mefitodancanoj tute laciĝis de la afero — krom la Spillane familio.

Sinjoro Spillane kaj lia parentiĉo antaŭ li — la familio dediĉis sin al la mistero dum generacioj. Vespere kaj semajnfine Sinjoro Spillane troviĝis en sia remizo absorbiĝante en malnovaj mapoj, taglibroj, leteroj, kaj konteaj registraĵoj. Se la solvo estis trovenda, Sinjoro Spillane estis rezoluta esti la trovanto.

Hej, karulino,” diris Sinjoro Spillane sen rigardi for de la komputila ekrano.

Laŭ kion Amanda povis vidi, li traserĉis la censon de 1850.

Mi ne sciis, ke vi oficas hodiaŭ,” li diris meditante.

Mi ne oficis,” ŝi suspiris. “Mi simple… pensis, ke eble mi esploros la policajn raportojn pri Leverett. Mi fiksis rendevuon kun Sinjoro Snodgrass por lundo.”

Ĉu vi ankoraŭ persistas pri Leverett? Mi ne penus tro multe pri tiaj kazoj. Ili estas tro vulgaraj, vi freneziĝos se vi provos esplori ĉiujn.”

Mi supozas, ke vi pravas.”

Vi ne aŭskultos min, ĉu vi?” li demandis.

Nu ne.”

Tiu estas mia filjino,” diris Sinjoro Spillane per fora rideto. “Kiam vi laciĝos pri Leverett vi povos reveni kaj helpi al mi pri Alabama Sam. Li ne troviĝas en iu ajn el tiuj censoj. Mi ekdemandas min se li ne estis ia agento por la framasonoj aŭ subtera rojalisma movado. ‘Alabama Sam’ estas tre malbona pseŭdonimo.”

Li maldiligente klakis tra kelkaj pagoj da censa dateno, do Amanda lasis lin labori. Ĉiam troviĝis alia avenuo esplorenda. Estis freneziga, sed estis la perfekta problemo — alloga sed neebla.

Amanda trairis la pordon ĉe la malantaŭo de la remizo, kaj eliĝis en la kuirejon. Ŝi spiris profunde kaj ŝaltis la kafaparaton. Glacikafo estis precize kion ŝi bezonis. Dum la kruĉo bobeladis Amanda sidis sur la tablo svingante siajn gambojn. Eble aferoj pliboniĝis. Eble ŝia fina lerneja jaro estis pli facilonta ol la aliaj — kaj tiam ŝi estis eliĝonta en la mondo, sternante siajn flugilojn, kaj ripozante en tia libereco pri kia ŝi nur povis revi tie ĉi hejme.

Vi aspektas kiel la kato kiu kaptis la kanarion,” diris Madamo Spillane. “Ĉu vi havas bonan indikon?”

Amanda desaltis kaj ŝia parenjo vagpense ekpoluris la tablon kie la postaĵo de Amanda estis.

Jes, mi pensas tiel.”

Nu ne diru tion al via parentiĉo, li nur volos porcion de la mono. Vi mem povas konservi ĝin kaj aĉeti por mi agrablan, grandan ŝofon sur kiu mi povos pensii.”

Amanda ridetis milde al sia parenjo. “Vi ne devus oficas nun.”

Ĉiam troviĝas pli aferoj farendaj,” ŝi diris per fora vido. En tiu ĉi lumo Amanda povis vidi la pezan tavolon da pudro kolektiĝantan en la faltoj kaj ĉagrenlinioj sur la parentina vizaĝo. Ŝia hartinkturo estis iomete tro malhela por aspekti naturale laŭ ŝia aĝo. La fora vido ŝajnis enesti ŝiajn okulojn pli kaj pli lastatempe. “Sed fino estas videbla,” ŝi spiris. “Vi ne zorgu pri tio.”

Amanda brakumis ŝin. “Mi amas vin, Parenjo.”

Ŝia parentino silentigis ŝin kaj klinis sian orelon en la aeron. “Ĉu vi aŭdas tion?”

Amanda kapneis.

Tiu najbora hundo estas en la korto denove. Mi igos ĝin inkastritan.”

Madamo Spillane ekkaptis sian hundofajfon de sia ĉemiza poŝo kaj ekblovis kolere, trenmarŝante en la korton je maksimuma rapido. Amanda aŭdis subitan susuron dum la hundo forkuris tra unu el la arbetoj.

Portante sian kafon en la mano, Amanda supreniris al sia ĉambro kaj kontrolis la referencojn bezonatajn por lundo. Ŝi ne povis malebligi siajn okulojn resteti al sia skribtabla tirkesto sekunde, kaj ŝi ankaŭ ne povis malebligi malgrandan rideton ludi ĉirkaŭ la anguloj de sia buŝo. Neniu sciis pri ŝia sekreto. Ĝi estis gaja malgranda memorio kiun ŝi povis alvoki iam kiam ŝi bezonis gajiĝi. Ŝi malfermis la malsupran tirkeston por certigi sin, ke ĝi ankoraŭ enestas. Kaŝita inter du vertikalaj dosieroj troviĝis la bildstria gazeto ŝtelita for de Jet.

Amanda mallongatempe pensis pri vendi tiun por pagi por sia aŭto, sed konservi ĝin preskaŭ valoris la pendon simple por scii, ke Jet ne povas havi ĝin. Ŝi demandis sin, kie li estas nun — kredeble li ĵus alvenis hejmen. Amanda bedaŭris, ke ŝi ne ĉeestas por vidi la koleron de liaj parentoj, kaj ŝi esperis, ke tio ĉi finfine ebenos lin. Sed por se ĝi ne ebenus lin, Amanda ankoraŭ havus la gazeton.

Ŝi ridetis al si. Ŝi mem povis kontraŭstari bone en batalo.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.