Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Mefitodanco Ĉapitro 3

Nenio en Mefitodanco aĝis pli ol unu jaron. La tuta urbeto kreskis senpripense, kaj ĉio estis taŭgigita por la orĉaso. Fosistoj de la tuta lando amasiĝis en Kalifornio, kaj tiuj fosistoj bezonis manĝaĵojn, drinkaĵojn, kaj ĉiesulinojn — kaj ne necese en tiu ordo. Ĉiu bloko enhavis drinkejojn po du, inter kiuj troviĝis vendejoj ŝarĝitaj per pioĉoj, ŝoveliloj, kaj orlaviloj. Al fosisto mankas nenio — kiam oni trovis oron, troviĝis drinkejoj kaj restoracioj por forpreni ĝin, kaj kiam oni sentis melankolie, al oni neniam mankas kompanio. La sola afero mankanta estis Alabama Sam.

Spillane ne komprenis. Li jam estis en Mefitodanco dum unu monato kaj nenie troviĝis spuro de Sam, ne laŭ iuj ajn de liaj falsaj nomoj. Le devis esti tie ĉi. Li devis.

Spillane pezpaŝis al la domo, kie li luis ĉambron. La domo estis iomete hastaspekta faraĵo ĉe la urbetlimo apartenanta al misgvidita Portugaliĉo, kiu serĉis ion netrovendan.

Malfermante la pordon Spillane ekflaris fortan sugeston da cigarfumo. Li ne povis eviti preterpasi la salonon, kie sidis Sinjoro Nunes kun balonglaso da brando kaj leda libro. Jen la problemo pri alilandanoj. Ili neniam ŝajnis ekscii, ke ili estas en Usono. Li, kiel ĉiam, portis senmakulan kompleton koloritan kiel la unuaj dentoj de bebo.

Jam retroirinte?” demandis Nunes.

Spillane gruntis.

Mi ne permesas gruntadon en mia domo, Sinjoro Spillane. Tio montras malforton de la karaktero, kiun mi pensas esti maldeca.”

Prizorgu viajn aferojn, Nunes. Mi prizorgos miajn.”

Ĉaŭ,” diris Nunes, svingis siajn fingrojn adiaŭe dum Spillane pezpaŝis al sia ĉambro.

Spillane nur grimacis pliforte. Kvankam Nunes estis strange optimisma ĝentilulo, Spillane povis flari ĉirkaŭ li la saman malplenan malesperon kiu ŝajnis guti de ĉiu Mefitodancano. Li ne povis atendi forlasi ĉi tiun lokon. Tiom da tempo pasis ekde li renkontis konatajn aferojn kaj homojn. Lia plej juna siblingiĉo aĝus 12 jarojn nun. Kaj kio pri Parenjo Spillane? La vintroj pli kaj pli malfaciliĝis por ŝi ekde kelkaj jaroj antaŭe. Sed li sciis, ke ŝi devas sani. Li jam forpelis la malbenon de ilia domo, kaj krome, li scius se la parentino mortus. Li sentus tion.

Spillane enfermis sin en sia ĉambro kaj, kiam la pordo ekfermiĝis klakete, li provis ripozi. Ŝajne iom da la taga streso forlasis liajn lacajn brakojn, sed ĝi neniam forlasis entute. Li ne spertis unu momenton de vera paco ekde li forlasis Tenesion.

Li eksidis sur la rando de la lito kaj enfokusiĝi pri iom da reala insidado. Li elrulis la mapon de Mefitodanco kaj provis akordigi ĝin laŭ kion li memoris de la ŝtelita mapo. Li ne sukcesis. Malgraŭ la direkto al kiu li turnis la mapon, neniuj trajtoj ŝajnis konataj. Neklarigeble la Kaliforiaj termezuristoj markis nenion per granda X kaj sago diranta, “Enfosita trezuro tie ĉi.”

Iu frapis sur la antaŭa pordo. La bruo ektimis la enkaĝigitan kapron, kiu piedbatis la stangojn senentuziasme. Spillane rigardegis ĝin minace kaj la besto ekkvietiĝis.

Iu frapis denove kaj la kapro baŭmis forte.

Vi estas tiel proksima al fariĝi ŝuoj,” Spillane graŭlis al ĝi.

Li ignoris tiun kiu ajn estis ĉe la pordo. Al neniu li volis diri. Nunes respondu al ĝi. Sed la insista frapo sonis denove kaj denove ĝis Spillane finfine haŭlis sin de sur la lito kaj iris por vidi, kiu tiel bruegis. Preterpasante la salonon le vidis, ke Nunes malaperis.

Respondante al la pordo li trovis kadukan maljunulinon.

Sinjoro Spillane?”

Jes.”

Mi nomiĝas Maureen Delaney, Unua Mefitodanca Baptista Preĝejo. Estas tia plezuro finfine renkonti vin.” Ŝi preterpuŝis lin en la domon. “Ho, kiel beletan loĝejon vi havas.”

Madamo Delaney esploris la muron mane kaj permesis siajn faltajn fingropintojn tanĝi la ekstarantajn najlojn. “Ankoraŭ vi atendas tiun ĉefpremion, mi vidas. Nu neniam tio gravu al vi, mi certas, ke ĝi estas nur ĉirkaŭ la angulo.”

Madamo, mi devas konfesi, ke mi ne havas la unuan scion pri kio diable vi diras.”

Via unhoma teatraĵo por la ofroj, vi frivolulo! Ni ĉiuj tiel ekscitita estas por vidi vian prezenton. Ne troviĝas granda teatra sceno tie ĉi en malgranda, malnova Mefitodanco, do vi estos tiel spiro da freŝa aero.”

Spillane nur rigardis ŝin senkrede.

Vi ja estas Sinjoro Spivey Spillane, ĉu ne? Nu mi havas vian leteron tie ĉi: ‘Karaj Kristanaj Soldatoj’ — tiu estas mia plej ŝatata parto — ‘Mi estas vaganta teatra speco kiu vizitos Mefitodancon dum mia Granda Enkonduko al la Okcidento. Mi esperas, ke vi permesos min prezenti por vi kaj viaj ofroj novan komponaĵon de mi mem titolitan Heliogabala Postkurado de la Sukero Pruno Feinoj (Studo en Lavendokoloro).’

Ho, la tuta preĝejanaro atendas dum semajnoj. Mi ja esperas, ke vi ne desapontos nin.”

Spillane tiel estis senparola, ke salivo ekkuniĝis ĉe la angulo de lia buŝo. “Mi neniam skribis tian leteron en mia tuta vivo!” li kriis. “Tiu friponanta ido de…” Spillane perdis siajn vortojn denove ĝis tiu serĉita saltis al la pinto de lia lango: “Putino!” li kriis al la maljuna Baptista madamo. “Putino! putino! putino! putino!… Pugo!”

Madamo Delaney prenis siajn jupojn ofendiĝe. “Nu! Mi certe esperas, ke vi ne uzos tian lingvon antaŭ la ofroj. Mi ja devus revizii malneton de tiu ĉi ‘komponaĵo’ se vi havas kopion ĉirkaŭ tie ĉi ie.”

Ne estas neniu komponaĵo, madamo! Vi estas friponita de la plej fripona vendisto de serpent-oleo en tiuj unuiĝintaj ŝtatoj. Tiu Alabama Sam estas ie en Mefitodanco pretendante esti mi, kompleze.”

Madamo Delaney skrutiniis lin zorgeme. “Do, vi provas diri al mi, ke vi ne havas unhoman teatraĵon nomitan Heliogabala Postkurado de la Sukero Pruno Feinoj.”

Ne!”

Kaj vi ne venos al la preĝejo kaj prezentos por la ofroj.”

Ne!”

Madamo Delaney ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la malfermitan pordon de la ĉambro de Spillane. “Do kial troviĝas hundo en via ĉambro?”

Kiam mi kaptos tiun neboneman du-vizaĝan tenion mi ĉirkaŭligos lin en sako kun tiu hundo kaj ĵetos lin en la riveron.”

Madamo Delaney paŭzis momente por kompreni tion ĉi. “Kaj kial vi ankaŭ havas kokidiĉon?”

Spillane minacgrumblis, “Tiu ankaŭ ensakiĝos.”

Kaj serpenton…?” ŝi demandis.

Sako,” diris Spillane.

Kaj… kapriĉon?”

Tio, madamo, estas ĉar mi ne povis trovi simion.”

La respondo rondiris en la kapo de Madamo Delaney kelkfoje ĝis ŝi grande ekridetis. “Kompreneble vi neniam aŭdis pri Heliogabalo — mi ne eksciis, ke vi jam estas en la rolo. Mi scias, kiel vi teatraj specoj devas varmiĝi por rolo. Se via aktorado estas tiel bona por la ofroj, mi pensas, ke tiu ĉi estos nia plej bona sezono ĝis nun.”

Eliru! Eliru el mia domo, homino!”

Ni vidos vin la 19-an?” ŝi demandis.

El!”

Spillane puŝis ŝin el la pordo kaj en la straton. La brukonfuzo allogis kelkajn homojn preterirantajn. Spillane devus scii pli bone ol elpeli maljunulinon en la straton meztage.

Hej sinjoro, vi ne povas trakti maljunulinon tiel.”

Madamo Delaney iris al la preteriranto kaj diris, “Tuto en ordo, junuliĉo. Tiu ĉi estas Sinjoro Spivey Spillane.”

Ho, vi estas Sinjoro Spillane! Mi aŭdis, ke vi estas en la hospitalo montrante viajn pendajn partojn — aŭ kio restas de tiuj.”

Tio ne estas kion mi aŭdis,” aldonis noviranto. “Mi aŭdis, ke li elmontras ĉiujn liajn pendajn partojn — pli ol la kutima nombro, se vi komprenas.”

Homamaso ekformiĝis ekster la antaŭa pordo de Spillane.

Hej sinjoro, kiom da pendaj partoj vi ja havas? Ni ĉiuj volas scii. Diable, mi havas kvin dolarojn dependantajn de viaj kacoj.”

Tiu estas mia bebo-parenĉjo!” kriis homino.

Do vi vidis tiujn pendajn partojn! Ĉu li uzis ambaŭ samtempe?”

Spillane ektrovis tutnovajn profundojn de malamo kaj indigno.

Fermu viajn buŝojn!” li kraĉis al la homamaso. “Ĉiuj vi! Nun vi aŭskultu kaj aŭskultu bone. Mi neniam renkontiĝis iujn ajn el vi vakeroj dum mia tuta tempo en la Dia verda kreaĵo. Iu alvenis antaŭ kelkaj semajnoj kaj tiu homiĉo estis nebonema kanajla fraŭdisto kiu friponis ĉiujn vin. Mi neniam skribis neniujn leterojn, mi ne konas neniun Helagablon, kaj nenio misas pri miaj pendaj partoj — tiel mia parenjo ĉiam insistis.

Nun mi estus plej dankema se ĉiuj vi paŝus de sur mia antaŭa gazono kaj daŭrigus viajn aferojn.”

Madamo Delaney klinis sin al iu el la nekonatoj kaj diris, “Li estas tiel bona aktoro — neniam forlasas la rolon eĉ dum sekundo.”

Mi preskaŭ senpacienciĝas pri vi tempo-malŝparantaj jankioj! Forlasu mian bienon nun, kaj se mi iam aŭdos pli da buŝumado pri unhomaj teatraĵoj aŭ pendaj partoj, mi postkuros vin per la speco de pafarmilo, kiun la Mastro intencis por uzado kontraŭ bizonoj.”

La homamaso ŝajnis malemociita, kaj simple observis lin kiel fiŝon en akvario. Malantaŭe iu demandis, “Ĉu iu havas programon? Kio jam okazis?”

Sufiĉe!” kriis Spillane. Li elprenis sian revolveron kaj ekpafadis en la aeron. “Tio estas la lasta averto, kion vi ricevos.”

La homamaso eksterniĝis, aŭ tiel ŝajnis ĝis Spillane ekvidis du homojn en larĝaj ĉapeloj puŝirantajn antaŭen.

Ĉu vi Spivey Spillane?”

Spillane ne estis stulta — li povis rekoni ŝerifan stelon kiam li vidis ĝin.

Kio se mi estas?” li postulis. “Mi ne havas neniun kverelon kun la juro.”

Mi estos la juĝisto pri tio, sinjoro. Deputito, priserĉu la domon de tiu ĉi homiĉo. Sinjoro Spillane, mi arestas vin por la prirabo de la Mefitodanca Banko.”

Estas mensogo! Mi neniam prirabis neniun bankon. Mi neniam faris unu diablan aferon kontraŭleĝe.”

La ŝerifo malridetis al li. “Tiam bonvolu klarigi kial vi malŝargas armilon publike.”

Mi ne estas publike, tiu ĉi estas mia domo.”

Certe bonega domo por noviranto en la urbeto kun neniom da mono.”

Mi ne signifas, ke ĝi estas mia domo…”

La ŝerifo ekskribetis notojn — “La uzurpado,” li diris, “kaj la ŝtelado de bieno.”

Homiĉo en la homamaso diris, “Mi petas, ŝerifo, li estis montronta al ni kiom da kacoj li havas.”

Maldeca eksponado,” grumblis la ŝerifo, skribetante freneze.

La deputito reaperis el en la domo kaj raportis, “Ŝerifo, troviĝas stranga menaĝerio de bestoj enŝlosita en tiu domo.”

Administrado de zoo senlicense…” notis la ŝerifo.

Inkludante kapron,” aldonis la deputito.

Diabla kultado! Idolisteco de la fendita hufo. Ido, vi havas multon klarigendan.”

Tiam, senvorte, la ŝerifo kaj la deputito trenis Spillane for.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.