Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Mefitodanco Ĉapitro 2

Se ne somerus, Jet neniam trovus sia parentinon ĝis la posttagmezo, kiam ŝi malmergiĝus de sub la ŝofo aŭ en la ilkamero. Fakte ŝi vekiĝis frue por elprofiti tion, kion ŝi insistante nomis la ĉefaj horoj por trampolini inter la kvina kaj la sepa atm. Jet devus esti alkutimiĝinta al la bruoj post ĉi ĉiuj jaroj, sed li ĉiam estis timigita maldorma de la spiradaj ekzercoj de la parentino, la rustaj risortoj de la trampolino, aŭ ŝia tumulta prezento de “Mi Lavos Tiun Homiĉon el Mia Hararo.”

Ne facilis esti la filjiĉo de la Aŭdacaj Allan kaj Ashwood. Rakontoj pri ili ĉirkaŭiradis ĉe la mezlernejo, ĉiu pli ekstravaganca kaj embarasa ol la lasta. Jet nur deziris, ke ili ne estas veraj, sed preskaŭ ĉiam ili ja veris. Eĉ la leterportistoj de Mefitodanco pripensis tiun domon malalmoze. Laboris tiun kurson laŭvice kaj reportis pri la kantoj kaj dancoj, kiujn ili vidis provludatajn. La plej populara moknomo por la duo estis la Aŭdacaj Anusĉapeloj, sed aliaj nomoj propre ĉarmis: la Flugantaj Fruktoj, la Skuetaj Melonoj, aŭ simple la Pasportoj al la Tuta Merdo.

Jet sagiĝis en vastan pantalonon, kiu flirtis ĉirkaŭ liaj gamboj, kaj surmetis T-ĉemizon montrantan bildon de konverĝastraba Josephine Baker. Li estis diketinta, sed dum la pasintaj kelkaj jaroj forfandiĝis. Li rigardis sin spegule kaj taŭzis sian mallongajn blondajn harojn ĝis ili estis sufiĉe senordaj por aspekti ĝuste malrespektindaj. Ĉiam li mallongigis sian hararon por eviti la timegitan blondan Afrikaĵon, kiu igis lin simili Harpo Marx aŭ, plimalbone, la parentinon. Li posedis la parentiĉan nazon, kvankam — pintan, Puck-eskan aferon kiu invitis petoladon. Kvankam ŝi diris tion al neniun, la parentino de Jet ŝategis tiun nazon. Sen tiu eble ŝi ne edzigis sian edzon.

Kiam Jet alvenis al la kuirejo, la parentino ĉirkauiradis sur la manoj, ankoraŭ portante elastanan striktaĵon. Li konis ŝin sufiĉe, ke li rekonis ŝian maltrankvilan vizaĝon, eĉ renversite.

Vi vekiĝis frue, evidente,” ŝi diris.

Ŝajne.”

Sciu, ke kiam mi mem aĝis 17 jarojn mi preterpasadis la mezlernejon iam, sidis en la parko kun paketo da cigaredoj, kaj ekzercis kisi kun futbalisto.”

Panjo, naŭzige.”

Nu, ne estis en la Franca kursaro, kaj mi devis lerni iel. Sed sciu, se vi volus vi povus preterpasi la mezlernejon de tempo al tempo. Mi eĉ skribus por vi noton, mi povas falsi la signaturon de la dentisto facile. Lernejevitu! Vi povus iri al la ludarkado. Vi neniam scias, eble vi renkontos beletan punkan adoleskantinon kun purpura hararo,” ŝi diris. “Aŭ adoleskantiĉon…”

Panjo, milionafoje, mi ne gejas.”

Mi ne diras, ke vi devas aĉeti afiŝon de Justin Bieber, sed iom da eksperimentado neniam doloris iun. Estas bona por la animo. Mi memoras, ke kiam mi mezlernis tie estis kuraĝigistino kun la plej mirindaj mamoj.”

Panjo! Ne naŭzigu!”

Ŝi verŝis por sin tason da kafo kaj trinketis. Per jaroj de ekzerco ŝi povis fari tion renversite sen disverŝi gluton. La lertaĵo, kiel ŝi ĝuegis diri al la instruistoj ĉe la parentaj/instruistaj noktoj de Jet, estis tiri la brogandan kafon en la naza alveolo ĝis oni povas puŝi ĝin supren kontraŭ gravito kaj en la stomakon. Lastatempe la instruistoj provadis sendi la parentajn/instruistajn invitojn al la parentiĉo de Jet anstataŭe, sed ili malofte sukcesis.

Jet, vi scias, ke mi amas vin pli ol vivon mem. Vi kaj Gina estas al mi la plej karegaj aferoj en la tuta mondo. Sed iam mi rigardas vin kaj demandas min, kiel vi venis el mia vagino. Tre eble vi fakte estas la filjo de tiu Respublikana senatano kun kiu mi diboĉis kiam via parentiĉo kaj mi estis ankoraŭ pluramemaj.”

Jet ĝemis. “Ne la Respublikana rakonto denove.”

Ŝi ridetis kaj metis sian manon sur la genuon de Jet. “Do preterpasu la lecionojn, kion vi diras? Por mi?”

Mi ne povas fari tion,” li diris, fortirante sian gambon.

Ŝi stumblis, provante reakiri sian ekvilibron, tiam levis sian piedojn en la aeron konsterne. “Mi ne scias, kial vi faras tion ĉi al mi. Kie mi eraris? Ĉu mi estas malbona parentino? Ĉu tial vi malamas min?”

Vi scias, ke estas la someraj ferioj, ĉu?”

La sango rapidis al la parentinaj vangoj. “Kion vi intencas, la someraj ferioj? Mi donis al Gina monon por tagmanĝo! Vidu, ŝi ŝtelis de mi. Kial vi ne povas pli similas vian siblinginon? Montras liberan spiriton.”

Mi ne scias, Parenjo, ĉu mi klabu vin kape per levstango kiam vi sekvafoje trairos la pordon?”

Jet! Mi ne estu alparolita tiumaniere.”

Sed ŝi ridetis dum Jet ne rigardis. Ŝi sciis, ke li ne intencis tion, kaj se Jet bezonis aŭtoritatulon kontraŭstarindan, ŝi volonte estis la propekulo. Ŝi estis malpermesonta al li renkonti liajn nebonemajn amikojn kiam io eksplodis dekstre. Ŝi falis de siaj manoj sur la tablon inter ŝtormo de rompita vitro. Jet jam surestis siajn piedojn, rigardante senkomprene la disrompaĵojn. Tiufoje li ne sciis pli ol la parenjo.

La parenjo zorgeme restariĝis sur siajn piedojn kaj levis la ŝtonon trairintan rekte la kuirejfenestron. Surprize ĝi envolvita estis per ornama puntmateto. Ŝi disskuis la vitropecojn kaj malenvolvis ĝin.

Noto sur la puntmateto legis: “Kara Fifurzo. Mortu en fajro. Via, A. S.”

Rideto transrampis ŝian vizaĵon. “Mi pensas, ke iu specifa havas sekretan admiranton! A. S. ne estus ŝance tiu Amanda Spillane, ĉu?”

Parenjo, ni malamas sin reciproke! Ŝi ĵus ĵetis ŝtonon tra nia fenestro.”

‘Ho ve, neniam legis mi ĝis nun, ke l’ voj’ de l’ vera amo estis glata,’ kiel oni diradas televide. Vi du ludbatalas ekde vi aĝis 12 jarojn.”

Ŝi kolektas porcelanajn pupojn! Ŝi metas puntmatetojn sub ĉion. Ho, jes, kaj mi preskaŭ forgesis, ŝi estas tute inaĉo.”

Vi ne uzu la i-vorton en ĉi tiu domo. Kiu vi pensas, ke vi estas?” Madamo Ashwood ekrigardis denove la frakasaĵon. “Kvankam mi ja pensas, ke ŝi iomete forportiĝis pri la fenestro. Simple petu ĉekon de ŝi sekvafoje, kiam vi du ludrendevuos kune.”

Mi ne petos ŝin por mono!”

La patrino kontemplis la malplenan fenestron kaj komencis enframigi ĝin mane. “Mi supozas, ke ni pendigus ian kurtenon tie ĉi. Eble tapiserion. Kion vi pensas?”

Jet ekkaptis la noton de sur la tablo kaj vidis plie. Dum li legis, la vizaĝo kolorŝanĝiĝis.

Ĉi tio estas kontraŭleĝa — ŝi ŝtelis mian poŝtaĵon. Mi ricevis bildstrian gazeton poŝte kaj ŝi ja ŝtelis tiun de la pordoŝtupo. Tiu inaĉo.”

La parenjo suspiris. Ĉiuj bildstriaj gazetoj de Jet estis iomete tro… enuigaj por ŝi. Ŝi esperis, ke li eble ekinteresiĝis pri la prezentarto, sed nun ŝi fakte ekdemandis sin, se tiu Respublikana rakonto veras. Tamen li aspektis ŝati kolekti siajn bildlibrojn.

Dum la parenjo malesperis, Jet kviete koleris. Fakte la aĉetita gazeto estis unua eldono de Fantoma Fajrokato (1943), valorante almenaŭ 400 dolarojn. Li lukris moderan kvanton da mono per interŝanĝi gazetojn libertempe, sed tiuj estis etaĵoj kompare kun tia kolektindo. Li ĵuris al si, ke se io okazos al tiu gazeto li metos la porkvostojn de Amanda Spillane en la rubforigilon kaj ŝaltos ĝin.


La benkoj in la urbeta placo konsistis el ia plensekigita ligno kovrita per floka verda farbo. Iam ĉiam Jet eksidis li provis eksidi tiel peze kiel li kapablis por eltrovi se li povas ekrompi unu el la traboj. Ĝis tiam ili fleksiĝis kaj knaris, sed desaponte lin nenio iam rompiĝis.

Josue tekstmesaĝis ke li estas tuj laŭ la strato, sed laŭ Josue tio povis signifi laŭ la strato unudirekte, laŭ la strato aliadirekte, aŭ en striptizklubo sur la luno. Vi devis atendi kaj eltrovi.

Jet levis ŝtoneton aŭ du kaj ĵetis unu al la granda, malbela statuo en la placmezo. Ĝi resaltis for kun tre kontentiga sonoro, tiam karambolis sur la kapon de mezaĝa homiĉo.

Parentino de Dio!” li kriis. “Kio nome de —” La homiĉo turnis sin kaj ekvidis Jet. “Ho, saluton! Estas juna Jettison, ĉu ne?”

Merdo, Jet pensis. Estis la urbestro, Sinjoro Franklin. Kutime Jet ne scius, kiu estas la urbestro, sed li studis kun la filjiĉo de Franklin ekde la tria klaso. Franklin estis en la placo preskaŭ ĉiun tagon kampanjante por io aŭ alia, kio minacis detrui la teksaĵon de la tuta komunumo sed kion neniu povis memori sekvajare. Kiam unu motivo estis gajnita aŭ malgajnita, tiam alia ĉiam atendis por anstataŭigi ĝin.

Sinjoro Franklin havis ian meleagrokolon, kiu ŝvelis volupte en lian ĉemizkolumon. Unu el la plej fruaj memoroj de Jet pri Franklin estis dum unu el liaj elektkampanjoj, kiam li distribuis foliojn ekster la balotstacio. Jet sekvis post sia parentiĉo kaj kuris preter Franklin, fiksante siajn okulojn ĉe la homiĉa groteska voblanta kolo. Kiam Franklin ridetis — kaj li ĉiam ridetis — lia kolgraso kunpremiĝis kaj igis lin strange simili pelikanon provantan kontraŭbandi fiŝon en sia beko. Estis preskaŭ ĉarme, kaj klare pli da homoj ol Jet pensis tiel — Franklin estis elektita urbestro dum tri oficoperiodoj sinsekve.

Vi maldormas hele kaj frue, ĉu ne, Sinjoro Ashwood?”

Allan-Ashwood,” diris Jet, provante kaŝi la ŝtonetojn malantaŭ sia dorso.

La urbestraj okuloj sekvis la subitan movon. Estis tro malfrue por malebligi lin vidi.

Ho, ĉu tiu estis vi?” diris la urbestro. “Nepripensinde, foje mi estis junulo ankaŭ. Ĵetu tiom da ŝtonoj kiom vi ŝatas. Mi mem ĵetadis la fojan magman ĵetaĵon miatage, ja.”

Franklin suprenvidis la statuon al kiu Jet ĵetis la ŝtonon.

Bona, maljuna Spivey Spillane. Fakte ni disbatos la diablan aferon. Ne tro baldaŭ, ankaŭ, kvankam la placo ne aspektas same sen li. Jen,” li diris, etendante al ŝtoneto, “mi ne povas diri al vi dum kiom da tempo mi volas fari tion ĉi.”

Li ĵetis la ŝtoneton, tiam metis sian manon al sia frunto kaj strabis malproksimen.

Ĉu mi trafis ĝin?” li demandis.

Jet ŝultrolevis. “Jes, kial ne.”

Hura, mi ne memoras la lastan tempon, kiam mi ĝuas tiel. Ĉu vi scias, kio mankas al mi? Jaroj pasis de post mi spektis spektaĵon de viaj parentoj. Via parentiĉo estas sultano de l’ scenejmagio, se mi rajtas diri, profesoro de la prestidigitado! Kie ili prezentas nuntempe?”

Cirko Maxima.”

Ho, vere,” diris Franklin, serĉante sian harlinion nervoze. “Mi ne sciis, ke Maximo eksteras denove.”

Pro bona konduto, verŝajne.”

Nu mi devos rezervi bileton por vidi ilian spektaĵon, anonime,” li diris, ekrigardante ĉirkaŭ la placo singarde. “Ja mi memoras, ke mi vidis la Aŭdacajn Allan kaj Ashwood antaŭe en, ho, devis esti ’96. Via parentino ja estis akrobateto. Ŝi povis fari aferojn sur la dorso de poneo, kiuj ankoraŭ piketadas mian spinon.”

Jes, mi scias. Mi devas spekti ilin ekzercantajn trans mia matenmanĝa cerealaĵo.”

La okuloj de Jet vagis malgracie dum li provis eviti renkonti la okuloj de Franklin. Iĝis embarase. Kiam la maljunuliĉo estis forironta?

Dum la embarasa paŭzo Jet ekvidis Nina ĉe la fora flanko de la placo. Jet forrigardis kaj provis kaŝi senentuziasme malantaŭ sia mano. Li tute ne bezonis, ke ŝi ĝenadas lin por rekuniĝi. Li ricevis sufiĉe da dramo el sia parentino sen enmiksi Nina.

La atento de Franklin ankaŭ estis kaptita de iu en la amaso de butikumantoj. Li ekrampis al tiu, returnante sian kapon nur por murmuri distritan adiaŭon al Jet.

Bonis paroladi kun vi, sed mi pensas, ke mi vidas registritan voĉdonanton. Donu miajn bondezirojn al via parentino,” li diris, glatigante iom da imagajn harojn.

Post momento Steve kaj Josue aperis. Vizaĝe Josue portis grandan, folan rideton. “Ĉu Dramo-Lamo-Ding-Dong-on mi ĵus vidis?” li demandis, retrorigardante al Nina.

Ŝŝ!” diris Jet. “Ŝi audos vin. Ĉiuokaze, vi povas paroli. Ĉu vi sufiĉe malfruas?”

Kio? Vi ne povas kulpigi min pro tio. Mia vekhorloĝo ne funkcias.”

Ĉi tiu ne estas la sama ekskuzo, kiun vi uzas por Sinjoro Ricard?”

Kompreneble, ĝi estas la sama vekhorloĝo, ĉu ne?” Josue demandis kun okuloj scintilantaj delekte. “Mi ne scias, se mi ŝatas ĉi tiun entrudon en la aferojn de ĉiuj aliaj. Tiel ekzakte Hitler komencis, Herr Jet von Fritzenheimenberg. Eble iu devus diri al vi, ke tiu ĉi lando estas Usono, kie ĉiu rajtas rompitan vekhorloĝon.”

Okej!” diris Jet. Amikigi Josue estis ĝui esti fraŭdata, kaj Josue plenumadis sian flankon de la konsento per neerariva brilo. Verŝajne li planis tiun ĉi tutan prelegeton dum la tuta mateno.

Fine Steve parolis. Jet ne sciis kial, sed Steve neniam devis paroli malgraŭ iu alia — ĉiuj ŝajnis aŭskulti aŭtomate. Jet malamis lin por tio, sed li devis konfesi, ke emis esti bone kiam Steve ja parolis.

Lernejo estas malplena,” diris Steve. “Kiu volas eltrovi kio troviĝas en la instruista sidĉambro?”

Mi vetas, ke troviĝas altaro por Aleister Crowley kun nigraj kandeloj kaj renversitaj krucifiksoj,” diris Josue. “Kaj la kadavroj de oferbuĉitaj katoj disĵetitaj sur la plankon kiel dolĉaĵoj.”

Jet ridis. “Verŝajne troviĝas iu tre enuiga. Kiel ĉiuj fajraĵoj por la Kvara de Julio fajrrostofest—”

Malrapide la ridado ĉesis. Jet, Josue, kaj Steve rigardis unu la alian ekkonsciante, ke Jet pravas. La lernejo devas esti ŝarĝita per fajraĵoj por la sekvamonata spektaklo.

Ĉu ni povas?” flustris Josue. “Ĉu ni devus?”

Jes,” diris Jet. “Kaj ne. Ni faru tion.”


Jet ne sciis kial, sed li amis enrompiĝi en sian propran lernejon. Estis strange — li pasigis sufiĉe da la cetera tempo provante eskapi. Ĝi estis senutila loko ĉiuokaze. Jam li estis pli lerta lukranto ol siaj parentoj, kaj tiel nur per retvendado de bildstria gazetoj. Li sin demandadis, kiel pli mojose estus posedi sian propran vendejon, kun bierfarejeto en aneksaĵo malantaŭa kaj hororaj filmoj projekciataj sur la murojn. Li devus translokiĝi el Mefitodanco (Loĝantaro: Vi kaj tiu maljunulino kiu portas tro da ŝminko kaj odoras kiel piedoj). Forgesu la lernejon — li preterkreskis ĉi tiun urbeton antaŭ jaroj, sen mencii la lernejon. Sed nun li havis la okazon por renversi rolojn, por fari ion kio pruvus, ke li sonĝis pli grande kaj bone ol la aliuloj.

Mi aŭdas paroladon,” diris Josue kiel li ricevus psikan signalon.

Tio estas vi, vi Idisto.”

Mia parolado similas ricevi masturbon de Natalie Portman portanta satenajn gantojn. Tio pli similas… rustajn ĉenojn.”

La bruo alproksimiĝis kaj ili eksciis, ke Josue pravas. Grupo de babilantaj homoj alproksimiĝis, sed iu irita voĉo ŝajnis soni super la aliaj. Jet, Josue, kaj Steve ĉiuj ekkaŭris en la ŝtuparŝakton kaj restis en la ombroj dum la voĉoj preterpromenis. Jet permesis sin elvideti kaj tutecerte tie ŝi staris — Spillane.

Dio damnu tion ĉi!” flustris Jet. “Ĉu ŝi ne havas vivon? Ŝi estas en la lernejo dum la someraj ferioj.”

Ankaŭ ni,” diris Steve.

Jet rigardegis lin.

Amanda Spilane estis alta sed havis solidan staturon, kia figuro eble estus naskema se ŝi iam havus koramikiĉon. Fakte ŝi almenaŭ eĉ havis iajn amikojn. Ŝi ĉiam portis sian hararon strikte plektitan en porkvostojn, kio donis al ŝi mienon de Pippi Longstocking kiu voligis Jet formaĉi sian propran vizaĝon.

Amanda kondukis grupon tra la lernejo, kaj Jet eksciis, ke devas esti por la eventualaj lernantoj. Li vidis kelkajn parentojn trenantajn la kaptitajn infanojn tra ĉiuj etaĝoj de la lernejo kaj ĉiuj kekstranĉilaj klasĉambroj. Ŝi devis esti la sola homo en la nivelo, kiu sin proponus por tiu ĉi kolosa misuzo de tempo.

Rigardu,” diris Steve post kiam ili preterpasis, “ni havas senobstrukcan vojon al la instruista sidĉambro.”

Ili rampis el sub la ŝtuparo kaj forkuris laŭ malplena koridoro. La instruista sidĉambro troviĝis antaŭe. Steve paŝis antaŭen kaj puŝis ene.

La loko estis meblita per seĝoj kaj kuŝoseĝoj, kiuj aspektis kiel ili estis trovitaj apud la strato. La velvuro kaj brodaĵo, la mola ledo kaj ungopiedoj devis esti multekosta kiam ili estis nova, sed nun ili havis ŝirojn kaj gratojn kaj estis implikitaj per malpuraĵoj. Ilia farĉo estis malpufigita de generacioj de senkompataj akademiaj postaĵoj.

La tabloj kaj bretoj estis malordigitaj per uzitaj martinaj glasoj. Ĉambroflanke Jet ekvidis improvizitan verŝtabulon provizitan per malmultekosta ĝino kaj Hispaniaj olivoj.

Mi sciis tiel,” Josue flustris. “Ili ĉiuj estas drinkemuloj. Mi ĉiam pensis, ke Madamo Bannister estas ebria.”

Ŝi jam instruis vin dum tri sinsekvaj jaroj, ĉu ne?” demandis Steve.

Jes. Kion vi celas?”

Silentu kaj rigardu!” diris Jet.

Forflanke de la sidĉambro troviĝis balailŝranko markita “Geografiaj Provizaĵoj kaj Krizokaza Angulmezuriloj — Ekstreme Bruleme.”

Ili kaŝis ilin tie ĉi, kie neniu iam volus serĉi.”

Sed kio okazas se oni kriokaze volas angulmezurilon?” demandis Josue.

Vi toleru tion kaj kreskigu paron.”

Li malfermis la pordon kaj piediris en Fort Knox. La malgranda, polva, ekstreme brulema ĉambro estis ŝarĝita per ĉiaj fajraĵoj — Romaj kandeloj, grakaj, kvakaj, fuzaj kaj iluzaj, multetapaj eksplodivaj raketoj, kelkaj kiuj okazas per krako kaj kelkaj kiuj pipras la infanojn en la antaŭa vico per blankarda fosforo.

Ili rigardis la kaŝaĵon ame per okuloj plenaj de dolarsignoj.

Kion ni faru per ilin?” Josue demandis.

Ampolo eklumis super la kapo de Jet. “Mi scias la perfektan aferon.”


La lerneja parkejo estis sub la ĉefa bloko. Malmulta sunlumo atingis tien ĉi, do la parkejo estis polva, malhela, kaj delice enfermita. La perfekta loko por ekflamigi eksplodivajn ĵetaĵojn.

Ili liniigis la fajraĵojn nekutime zorgeme. Ĉiuj estis prajmitaj kaj ŝargitaj. Ĉiuj celis samdirekte: al kaduka Volkswagen apartenanta al iu lernanto gvidanto, puntmatet-amanto, kaj ŝton-ĵetanto nomita Amanda Spillane. Venĝo dolĉas.

Kio diable estas tio?” Jet demandis, strabante en la malantaŭan seĝon. Estis malfacile por percepti en la tenebro, sed ŝajne la aŭto de Amanda estis plena de pioĉoj kaj ŝoveliloj.

Al kiu gravas? Malobstrukciĝu por ke ni torĉu tiun ĉi aŭtaĉon.”

Ili kuris, ekkaŭris malantaŭ betona muro, kaj anhelante sin rigardis kvazaŭ ili atendis la unuan eksplodon.

Do,” Jet diris, “kiel oni ekflamigas tiujn ĉi?”

Ĉu mi aspektas kiel Gandalf al vi?” demandis Steve.

Josue tiris fajrilon el sia poŝo. “Kion mi trovis?” li diris mire. “Ĝi ŝajnas esti ia fajro-farilo. Kiel tiu ĉi miraklo de malofta elpenso enpoŝiĝis al mi? Kia sorĉaĵo estas tio ĉi?”

Jet ekkaptis ĝin de lia mano kaj iris por ekbruligi la meĉojn. La lasta afero estis salti malantaŭ la muron kaj murmuri, “Brulu, bebo, brulu…”

Sonis mallaŭta siblo dum la meĉoj brulis, tiam kor-ĉesiga silento dum ono de sekundo. Jet ekrigardis trans la muro.

La fajraĵoj erupciis, ŝirkriante for en la mallumon kaj ekkaŭrigis Jet por protekto. Kelkaj duŝis la aŭton per fajreroj kaj kelkaj karambolis kaj eksplodis sur la teron. Fajro elsputis ĉien. La bruo pikis la orelojn de Jet, eĉ ŝirmatajn de lia manoj. Tiom da fajro flugis tra la aero, ke Jet almenaŭ kuraĝis retrorigardeti kaj vidi kio okazas.

Raketo resaltis for de la kapoto kaj pafis sin for. Tiam unu peza, ŝargita bombo flugis direkte al la ventoŝirmilon. Ĝi trafis la vitron kaj enfiksis noĉitajn pecojn en la antaŭajn seĝojn. La bombo mem kuŝis fiksita apud la kluĉostango. Post sekundo ĝi eksplodis per blindumanta floro de lumo kaj fajro. Ĝi estis tiel intensa, ke la tuta aŭto eklumis kiel Kristnaska arbo. La remburaĵo kaj la farbo ekbruletis. Subite la tuta aŭto flamegis.

KIO DIABLE ESTIS TIO?” kriis Josue.

La fajraĵoj jam ne plu fuzis kaj nur la kvietaj flamoj en la aŭto restis por lumigi la parkejon.

Jet strabis al ĝi kaj, dum liaj okuloj alĝustiĝis, li vidis la flamojn konsumantajn la aŭton de Amanda.

Sank-taaaa merdo.”

Tremeto kuris laŭ la spino de Jet, kaj li rekonis, ke liaj manoj tremas. Li daŭrigis sin spiri. Li neniam anticipis, ke ili nukleabombos la aferon.

Sed ne gravis. Neniu sciis, ke ili faris tion.

Tiam li ekvidis Amanda Spillane forflanke de la parkejo fiksrigardantan mire la vrakon.

Kuru!” li kriis.

La tri adoleskantiĉoj kuris for en la realan mondon, forlasante Amanda sola kun ŝia aŭto. Ŝi rekonis, ke la fajro ne jam atingis la benzincisternon, kaj forsaltis. La lasta afero aŭdita de Jet dum li kuregis for de la lerneja tereno estis la eksplodon kiam la fajro fine ekbrulis la benzinon kaj ŝiris la aŭton en pecojn.

La sango pulsadis en liaj tempioj. Li sinkante sentis, ke li bedaŭros tion.


La problemo pri akrobataj parentoj estis, ke ili ĉiam kuiradas sanigajn manĝaĵojn. Gina vizaĝumis kaj forpuŝis sian asparagon.

Ne!” murmuris ŝi. “Estas mia naskiĝtago, mi ne devas manĝi tiun se mi ne volas.”

Jet rulis siajn okulojn. La naskiĝtago de Gina ne estis okazonta ĝis tagoj, sed ŝi traktis la tutan semajnon kiel unu longan naskiĝtagon kaj rifuzis permesi iun forgesi tion.

Mi petas,” diris ilia parentiĉo, “vi povas manĝi kion vi volas ĉe via festo, sed vi ne volas morti pro malnutrito antaŭe. Rigardu Jet, li manĝas sian asparagon.”

Jet prenis la tigojn da verda ŝlimo kaj faligis ilin kapantaŭe en glason da lakto. Li levis brovon al sia parenĉjo, kiu simple suspiris.

Vere?” diris Sinjoro Allan. “Ĉu vi ne povis apogi min tie?”

Madamo Ashwood etendis la manon kaj pigre ekkaptis tigon el de la glaso de Jet. Ŝi maĉis scivole.

Fakte tio ĉi ne tiel malbongustas, kiel oni pensus.”

Jet, ĉu vi havas ĉekon por la fenestro? Via parentino kaj mi ne konsistas el mono.”

Jet mallevis siajn okulojn al sia manĝaĵo. Neniam obtenus iom da mono de Amanda post kiam li eksplodigis ŝian aŭton.

Ĉu mi rajtas rompi fenestron ankaŭ?” Gina demandis.

Ne ĝis via parentiĉo kaj mi klarigos por vi la birdojn kaj la abelojn,” diris Madamo Ashwood.

Kion faras la birdoj kaj la abeloj? Ĉu tio estas sekso?”

Jes, Gina, tio estas sekso.”

Naŭzige. Mi skribos plendon al la Naturo-Kanalo.”

Jet estis dironta ion, sed fermis sian buŝon rapide kaj levis sian kapon. Li pensis, ke li aŭdis polican sirenon. Kredeble nenio.

La parenĉjo ridetis al Jet. “Mi aŭdis, ke estis la ĉiamĉarma Madamo Spillane, kiu ĵetis la ŝtonon. Vi devus peti ŝin por rendevuo, vi du ludbatas dum sufiĉe da tempo. Se vi dauros prokrasti, ŝi pensos, ke via aparataro ne funkcias. Madamoj toleros multajn aferojn, Jet, al kiuj ne apartenas trokuirita nudelo.”

Li klinis sin proksimen por ke Gina kaj Madamo Ashwood ne povu aŭdi. “Ĉu via aparato ne funkcias? Simple sciigu min, mi povas provizi vin per iom da kemia ‘inspiro.’ Erektiĝa misfunkcio ne estas afero pri kiu oni devus honti.”

Parenĉjo! Mi ne eĉ ŝatas ŝin, ŝi estas strangulaĉo. Vi devus vidi la volapukaĵon en la malantaŭo de ŝia aŭto — ŝoveliloj kaj ŝnuroj kaj tiel plu. Ŝi pensas, ke ŝi fosas al Ĉinio.”

Kiel vi scias, kio estas en ŝia aŭto?” demandis Gina. Jet elŝovis la langon al ŝi responde.

Tiu familio fosadas por perdita trezoro ekde la Orĉaso,” diris Sinjoro Allan. “Ili ĉiuj devenas de tiu Spivey Spillane.”

…kiu lukris milionon da dolaroj en Mefitodanco…” diris Jet, rulante siajn okulojn.

eble lukrus, se iu ne fortranĉus lian kapon antaŭ ol li povis sciigi iun pri kie tio estas. La nura afero iam ajn trovita estis la kadavro pikita per sagoj kaj flosanta laŭ la rivero.”

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.