Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Mefitodanco Ĉapitro 1

Antaŭparolo

Ho hoj!

Jen la unua ĉapitro de mia nova komedia romano por adoleskantoj, Mefitodanco. Mi tradukas ĝin po ĉapitro el la angla en Esperanton, blogante novan ĉapitron monate, pro du kialoj. Mi mem volas plilertiĝi, kaj mi ankaŭ volas, ke pli multaj homoj ĝuu mian verkon ol simple tiuj kiuj legas la anglan. La angla Skunks Dance ne estos eldonita ĝis malfrue, do vi esperantistoj estas la unuaj homoj, kiuj povas legi la romanon.

Bonvolu ĝui, ekscitiĝi, spasmi pro amo kaj miro, kaj tiam ĵeti al mi viajn plej bonajn insultojn.

Ĉapitro 1

Nonnjo Spillane ĉiam diris, ke nur estas du bonaj motivoj por mortigi homiĉon — ĉar li kokris hominon, aŭ ĉar li prezentis drinkaĵojn al jankio. Tial eta Spivey kreskis sen nonĉjo, kvankam pro kiu motivo ŝi neniam diris. Spivey al ŝi demandis, se oni ne ankaŭ rajtas mortigi homiĉon ĉar li friponas je kartludoj, sed ŝi nur ekmiksis la ludkartaron kaj diris, ke li havas multe da lernindoj.

Ŝi estis divenema maljuna korniko, Dio kuŝigu ŝin, sed nun Spivey Spillane kalkulis, ke li trovis novan motivon por mortigi — pro monon.

Li pasigis tiom da tempo, dirante al si, ke estas pro kristanajn motivojn kaj li faras la laboron de la Mastro. Sed fakte, kiam homiĉo ekbruligas onian tagan rikolton, timigas onian plej bonan laktbovinon, kaj forkuras kun la detalojn temantajn pri riĉecon enfositan, ĉu estas Dio dirante, ke oni enmetu kuglon en lian ventron? Ne, estimato, simple estas prudento.

Spillane kraĉis sur la polvan straton por montri al la enloĝantoj je kiom li taksas la urbeton. Neniu multe lin atentis, sed kelkaj scivolaj okuloj strabis kiam li rajdis preter la domoj kaj butikantaŭoj. Spillane estis juna, sed ne pli juna ol la dekoj da aliaj orĉasistoj, kiuj pasis tra Kansaso sur la vojo al la ĉaso. Li ne ŝajnis alta, sed havis la fortan staturon de iu, kiu konas fruajn matenojn, malfacilan manlaboron, kaj viglajn melkadojn. Li kultivis por si bonegajn lip– kaj vangoharojn, kiuj nun jam estis interŝutitaj per malfajna kaj malofte razita stoplaro. Spillane okulumis la butikojn kaj malpurajn fenestrojn de sub la rando de sia ĉapelo. Ĉi tiu urbeto havis ratproblemon. Li povis flari ĝin.

Spillane enstaligis la ĉevalon kaj provis ignori la faŭkadon en sia stomako. Oni havis siajn prioritatojn: mortigi, drinki, kaj tiam ion manĝi — se cirkonstancoj permesas. Certiginte sin, ke la ĉevalo estas akvumita kaj la ĉano de la revolvero estas levita, Spillane puŝis la pordojn de la Gravesend Drinkejo malfermaj.

La okuloj ne jam alĝustiĝis al la tenebro, sed la neerariva senco de direkto kondukis Spillane rekte al la verŝtabulo. Li ĵetis kelkajn monerojn sur la tabulon kaj kolere rigardegis tien, kie li imagis, ke la drinkejmastro estas.

Viskion,” diris li. “Kaj malfermigu novan, se ne ĝenus vin. Neniam scias, kia bestetaĉo drinkadis el la botelo.”

Dum la drinkejmastro turnis sin por malfermigi botelon, Spillane klinis sin trans la verŝtabulo kaj ekkaptis la gastlibron. Li trafingrumis la liston da nomoj, elparolante ĉiun murmure. Lia fingro haltis — ĉambro 3, George Washington Dickey. Nun li estis vidinta ĉion! La hundaĉo estis nomata Clancey Wellwater en Amity kaj Jebediah Balthrop en Bible Hill, sed Spillane povis flari tiun skabian ŝteliston je mejlo fore. Estis Alabama Sam.

Spillane remetis la gastlibron ĵus antaŭ ol la drinkejmastro returnis sin kaj metis glaseton da viskio sur la tablon. Li ŝajnigis sin kvazaŭ li estis indiferenta, permesante la okulojn vagi trans la drinkejo plena da malfeliĉaj homiĉoj kun pli malfeliĉaj lipharoj. Ĉio tie ĉi ŝajnis malvigliĝi kaj velki en la nebulo da cigarfumo kaj la konstanta ŝmaco de maĉtabako. Skabiaj cervokapoj estis muntitaj super la verŝtabulo, rigardante senokule la drinkantojn kaj sorbante la fetoran atmosfero de tio loko. Homino portante grandegajn subjupojn kaj ŝoke elstaran korseton provis levi brovon al Spillane, sed li preterpasis ŝin malestime. Fine li vidis preter la drinkantoj kaj vetludantoj kaj kraĉujoj al tie, kie ŝtuparo kondukas al la duan etaĝon. Fumo volviĝis ĉirkau la ŝtupara haltejo, kaj tra la fumaĵeto Spillane ekvidis la trian ĉambron. Lia makzelo kroĉiĝis kaj liaj okuloj fiksis sin je tiu pordo per nehaltigebla malico.

Tenu tiun viskion varma,” li diris nerigardante la drinkejmastron. “Mi ne bezonos longatempon.”

Spillane transiris la drinkejon per malrapidaj, pezaj paŝoj. La drinktrempitaj vetludantoj kaj la nokthominoj forturnis siajn okulojn abrupte, sencante, ke io okazos.

La femuroj doloris pro la longa rajdado. Spillane ĝuis la senton. Li estis okupata de ĉi tio fiafero dum longega tempo. La tenilo de lia revolvero elstaris el la pistolingo ĉe lia flanko, ema, avida por senti la tuŝon de lia mano kvazaŭ ĝi atendis dum ĉi ĉiuj monatoj nur ĉi tiun momenton. Spillane supreniris la ŝtuparon, malnovan kaj malseketan, kaj aŭdis ĝian knaron sub la ŝuoj. Paŝante sur la haltejon li movis sian pezon tre zorgeme por ke la perfida planko tute ne sonu. La revolvero estis en lia mano nun. La aero estis varma. La moska atmosfero gustis diferente nun — piketadis, spica kaj elektra. Lia spirado estis senmova.

Tiam li piedenbatis la pordon. Ĝi forflugis de la ĉarniroj kaj Spillane sturmis la ĉambron pafante la revolveron.

La reeĥo de la pafoj fadis, kaj kontraŭnatura silento plenigis la ĉambron. La brusto de Spillane leviĝadis kaj faladis kaj la koro sentis eksplodema kontraŭ la ripojn. Giganta tropika birdo kuŝis senviva sur la planko.

Pardonon, ĉu mi povas helpi vin iel?”

Spillane saltis el la haŭto. Li turnis sin rapide por trovi la voĉon kaj neniigi ĝin, sed li ĉesis antaŭ ol estis tro malfrue. Tiu ne estis Alabama Sam. Estis maldika, blankhara maljuna ĝentilhomiĉo.

Spillane elspiris. “Mastro helpu min, maljunulo, se vi reŝtelatingos min tiel, vi emos ricevi torakon plenan je plumbo.”

La maljunuliĉo strabis en la ĉambron kaj ekvidis la birdon. “Kio diable? Vi pafis mian araon!”

Tio estas malaŭtentika elfaraĵo kaj vi scias tion. Vi ne eĉ estis en la ĉambro.”

La birdo, vi bufono. Kio konvinkis vin ekfari tian diablan stultecon?”

Spillane murmuris, “Mi pensis, ke ĝi estas aliulon,” sed la maljunuliĉo nur kolere rigardegis responde. “Ĉiuokaze,” diris Spillane, “kion vi faras kun tia kreito en la ĉambro de aliulo?”

Tiu ĉi estas mia ĉambro. Mi estas naturalisto.”

Na-tur-alisto?” demandis Spillane, zorgeme traktante venkendon posilabe.

Nu nature. Kiel alie vi pensas, ke arao atingis Kansason de malproksime? Flugante?”

Nu kial ne?”

Ĉar ĝi estas morta! Ĝi estas morta dum jaroj! Vi ne pensas, ke vi mortigis ĝin, ĉu? Ĝi estas morta kaj farĉita kaj vi ĵus enmetis tri kuglojn en ĝin.”

La maljunuliĉo svingis la birdon antaŭ la vizaĝo de Spillane por ke li vidu la stebaĵon kaj segaĵon.

Ja pardonon,” murmuris Spillane.

Spillane ekforiris, sed antaŭ ol li iris pli ol du paŝojn la naturalisto ŝajnis konstati ion. “Junuliĉo, ĉu vi hazarde petas la sinjoron, kiu uzis ĉi tiun ĉambron antaŭ ol mi? Okazas, ke li lasis mesaĝon por vi.”

Ĉu?”

Ja, nun permesu min vidi…” Murmurante al si la maljunuliĉo eltiris notlibron el sia poŝo kaj eklegis. “Li ordonis al mi diri, ke via aspekto estas vermohava kaj pustuleca kaj li esperas ke via rektumo estos uzita kiel ternesto de familio de morbemaj musteloj. Tiam li fibruis — mi ne certis kiel tio estas literumenda.”

Spillane ekkaptis la notlibron kolere kaj ŝiregis ĝin duone.

Forŝturmante li aŭdis la maljunuliĉon murmurantan, “Diablaj banditoj, pensas ke ili posedas la tutan diablan okcidenton. Vandaloj kaj Visigotoj…”

Spillane remalsupreniris kaj ekposedis sian viskion ĉe la verŝtabulo. La drinkejmastro okulumis lin.

Esperas ke mi ne ĵus aŭdis pafadon, ido.”

Mi aĝas dudek,” diris Spillane, levetis sian ĉapelon malantaŭen malestime. “Ĉu mi aspektas al vi kiel ido?”

Ni ne volas problemojn, estas kion mi diras.”

Ne, neniujn problemojn.” Spillane ŝovis kelkajn monerojn al la drinkejmastro. “Bonvolu, dormĉambron dum la nokto, kaj alian drinkaĵon, regale de l’ domo.”

Drinkaĵoj ankaŭ kostas, sinjoro.”

Tiu ĉi estas regale de l’ domo, ĉar mi estas tiel estimata kliento kaj plu. Nun, kion vi scias pri ‘George Washington Dickey’?” demandis li, dirante la nomon kvazaŭ li malalgluus limakon de sia haŭto.

La drinkejmastro grimacis. “Nur ke li travenis antaŭ, ho, tri, kvar tagoj. Li nur diris, post kiam li taŭge ebriigis sin, ke li celas Mefitodancon. Sed mi neniam aŭdis pri iu loko nomata Mefitodanco proksime.”

Diable! Sam estis eskapanta. Se Spillane povis diferencigi ovon el omleto, tiu fripona poŝoŝtelisto estis celanta Kalifornion. Sam probable estis alvenonta je tri semajnoj antaŭ ol Spillane, eĉ kun ĉirkaŭiro ĉirkaŭ Great Bend, kie oni diris, ke lojala ŝerifo markis sian teritorion. Sed tio ne gravis al Spillane. Permesu lin alveni unue. Permesu lin trovi kaj elterigi ĝin. Tiam Spivey Spillane promenus en la urbeton kaj forprenus ĝin de li.

Spillane finis la tutan viskion samtempe. Ĝi bonis por trinketi, kio signifis, ke ĝi eĉ plibonis po botelo. Li gestis por replenigo kaj okulumis kartludon komencantan en la fora angulo. Spillane supligis siajn fingrojn kaj kontrolis siaj manikoj. Se li memoris ion, kion Nonnjo Spillane instruis al li pri ludkartoj, ĉi tiu nokto en Gravesend estis pagonta por si.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.