Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

La Tofepomo

Kiam vi laste manĝis tofepomon? Kiam vi estis infano? Eble kiam vi vizitis Diznejlandon kaj vi ne volis atendi en la longa linio por reala manĝaĵo do vi kulpe rapidmanĝis tofepomon kiam vi pensis, ke neniu vidas. Ni ĉiuj vidis vian honton kaj ni juĝis vin. Nun mi estas tie ĉi por sciigi vin, ke vi estas morta interne kaj via interna infano plenkreskis malbela. Sed: ne estas tro malfrua por savi la lastajn restaĵojn de via animo — nun plensekajn, kadukajn, kaj deformitajn sed restantajn ankoraŭ. Nun oni povas havi onian tofepomon — kaj trinki ĝin ankaŭ.

La Tofepomo estas dolĉa, simpla, sed nekutima koktelo. Amantaj de fortaj alkoholaĵoj kiel viskio, brando, aŭ vodko eble ne ŝatos tiun ĉi koktelon, sed dolĉemuloj, junuloj, kaj iuj kiuj preferas pli mildajn drinkaĵojn ja ŝatos ĝin. Ĝi estas simpla miksaĵo de cidro kaj buterkaramela ŝnapso, sed transformas unu la alian en la plej bongustan foirejan dolĉaĵon kiun vi ne manĝas dum jaroj. La plej bona parto estas se oni preferas pli maldolĉan koktelon, oni simple uzas sekan cidron. Se oni ŝatas buterkaramelon, oni povas uzi pli ŝnapson.

La Tofepomo

Ingrediencoj:

Simple drenu la cidron en glason kaj aldonu ŝnapson laŭguste, precize kiel oni miksas mimozon.

Nun trinku. Permesu al la tofepomo memorigi vin pri cirkoj kaj foirejoj, arenestoj havantaj grandajn lipharojn, fortaj homoj, barbulinoj, timigaj klaŭnoj en kloakoj ŝtelantaj kaj murdantaj infanojn. La tofepomo ne estas nur pomo — ĝi estas la prapeko, la malpermesita frukto kiun la serpento diris al Eva manĝi, la parto de vi kiu ĉiam kulpigas vin, via makulita animo, via krimo kaj ankaŭ via puno. Jes trinku, kaj ĝuu vian damnadon. Bongustege.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.