Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Faru Mian Moxie!

Ĉu vi havas Moxie? Ĉar mi havas Moxie. Tro da Moxie, iuj diras, post kiam mi ordonis tri plenajn skatolojn de la Orienta Marbordo de Usono. Sed kio estas Moxie? Moxie estas kuraĝo. Moxie estas spirito. Ankaŭ, Moxie estas trinkaĵo.

Moxie estas Usona sodaĵo, originale elpensita kiel medikamento, sed nun ĝuata kiel bongusta trinkaĵo. La gusto estas dolĉa sed amara, kio signifas, ke Moxie neniam estas universale populara trinkaĵo, eĉ en Usono. Fakte en Usono Moxie estas malfacile havigenda, krom se oni loĝas en Nov-Anglio, kie la trinkaĵo restas populara hodiaŭe. Pli da homoj konas Moxie el la fama reklam-kampanjo (“Faru mian Moxie!”), kiu popularigis la vorton kaj proprigis ĝin al la Angla, kie ĝi nun signifas “kuraĝo” aŭ “spirito.” Oni povas diri, “Mi ŝatas vin, amiko. Vi havas Moxie.”

Mi amas Moxie (kiam mi povas akiri ĝin), do mi ĉiam demandas al mi, kial oni uzas Moxie en kokteloj? Hodiaŭ ni provos du Moxie koktelojn — la Moxie Libera, kaj la Moxazerac.

Moxie Libera Ingrediencoj

Moxie, rumo, kaj limetoj. Bonguste.

La Moxie Libera estas simpla varianto de la Kubo Libera (rumo kaj kolao), uzante Moxie anstataŭ kolao.

Verŝu por vi glason da Moxie kaj aldonu sanigan kvanton da malhela rumo kaj spruĉon da limetsuko laŭguste. Mi provis tiun ĉi koktelon kaj mi povas atesti, ke ĝi bongustegas — eĉ pli ol la kolaa originalo. La koktelo rimarkinde pliboniĝas laŭ la kvalito de la rumo.

Kaj nun, bedaŭrinde, la Moxazerac. Mi diras “bedaŭrinde” ĉar tiu ĉi koktelo estas tute pantalona. Ĝi estas varianto de la Sazerac, kiu kombinas sekalviskion aŭ brandon kaj iom da absinto, amaraĵo, kaj sukero. Bonguste! Sed la Moxazerac anstataŭas la amaraĵon kaj la sukeron per Moxie.

Moxazerac Ingrediencoj

Absinto, Moxie, kaj sekalviskio. Mortu. Mortu en fajro.

Skuu du uncojn da Moxie per du glasetoj da sekalviskio. Ŝmiru la internon de la koktelglaso per absinto, kaj enverŝi la Moxie kaj sekalviskion. Garnu per citrono kaj trinku. Ĉu vi ĝuis ĝin? Ne, mi ne pensis tiel. La viskio kaj la Moxie gustas kiel ili batalas unu la alian kaj ni mem estas la malgajnantoj. Eble mi devus uzi brandon anstataŭ la viskio, sed la absinta gusto ankaŭ malamas la Moxie, kvazaŭ Moxie eniras la drinkejon en la Malnova Okcidento kaj ĉiuj ĉesas por rigardegi la sintrudanton. La mallonga rakonto? Ne trinku tiun ĉi. Ĝi suĉas sakon da kacoj.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.