Esperantu Barada Nikto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Ĉeriza Ĵimĵam

Ĉeriza ĵimĵam

Nun vi jam havas ĉerizan brandon restantan ekde lastamonata Sango kaj Sablo, vi povas miksi tiun ĉi surprizan delekton. La Averna Ĵimĵam (angle Jimjam, kiu slange signifas nervozan ikton) estas malmulte konata koktelo kiu uzas abrikotan brandon, sed abrikota brando estas la faraĵo de la Diablo uzebla nur se oni postvivus aviadilakcidenton kaj oni jam estus manĝinta la aliajn postvivantojn kaj la abrikota brando estus la sola restanta nutraĵo. Anstataŭ la abrikotan ni uzu ĉerizan brandon.

La ĉefa ingredienco, tamen, estas Averna, kiu estas speco de herba likvoro nomita Amaro. Averna gustas forte, herbe, kaj karamele, do kutime oni aŭ trinkas malgrandan kvanton, aŭ miksas la Averna kun aliaj ingrediencoj. La herbaj, amaraj notoj de la Averna miksiĝas perfekte kun la forta, dolĉa ĉeriza brando kaj, kompreneble, iom da citronsuko por redukti la fortajn gustojn kaj aldoni helan guston.

Skuu ĉiujn per koktelskuilo kun glacio kaj drenu en glason. Garnu per koktelĉerizo.

Nun trinku. Vi sidas en alta, leda seĝo en velvureca klubo de ĝentilhomoj. Oni elrulas skemon sur la tablo. Tiu estas mapo de la parlamento kaj la sekretaj truoj kaj enirejoj enkondukantaj. Ĉiuj elektas blukapitajn alumetojn por decidi kiu okazigos la aferon. Vi elektas la mallongan alumeton. Vi portos la pulvon. Vi ekbruligos la meĉon. Kaj vi ja murdos Reĝinon Victoria. La ĝentilhomoj estas anarkistoj, kaj se ili havus sian vojon, ili faligus la tutan imperion. Vi ekflamigas vian alumeton kaj rigardas dum la flamo brulas suben al viaj fingropintoj. La mondo brulos per tre bela flamo.

Certainly never send me any email here: gerald@fuzzjunket.com.