Esperantu Barada Nikto

Madamo Goosepelt

Sensencaĵo de Ornama Ermito

NASK 2017

Foto-tezo

En Julio mi vojaĝis de unu flanko de Usono al la alia por ĉeesti la Nord-Amerikan Someran Kursaron de Esperanto (NASK). Mi unue ĉeestis en 2016 kaj ĝuis la sperton tiom, ke mi sciis, ke mi devos reveni en 2017. Ne nur povas oni plibonigi la Esperanto-kapablon, sed oni renkontas multajn amikojn strangajn, ĉarmajn kaj amuzajn. Mi eltrovis, ke unu amiko de 2016 nun verkas infan-librojn pri pirato kiu ne povas toleri glutenon. Alia nova amiko donis al mi sian recepton por la bongustega “Acida Blanka Virino” koktelo (priskribota en venonta afiŝo).

Mi estas diletanta fotisto kaj kunportis du fotilojn al NASKLeica M3 (35mm film-fotilon faritan 1959) kaj la pli nunan Lomography Belair X 6-12 (film-fotilon por larĝaj mez-formaj fotoj). Mi vojaĝis la tutan vojon de San-Francisko, Kalifornio al Ralejo, Nord-Karolino per Amtrak trajnoj dum kvar tagoj kaj fotadis miajn aventurojn.

Emeryville stacidomo.
Emeryville stacidomo. Leica M3, Kodak 400TX.

Emeryville estas la unua stacidomo por la Kalifornia Zefiro, la trajno veturanta de la San-Francisko gulfo al Ĉikago.

Mi eltrovis unu naturon.
Mi eltrovis unu naturon. Leica M3, Kodak 400TX.

Kiu loĝas tie ĉi? Kion ili faras, krom ĉuri sin?

Trajnponto.
Trajnponto. Leica M3, Kodak 400TX.
Sunsubiro.
Sunsubiro. Leica M3, Fuji Velvia 50.
Pli da montoj, mi supozas.
Pli da montoj, mi supozas. Leica M3, Fuji Velvia 50.

Mi lavis min en la malgrandegaj necesejoj per malsekaj viŝiloj. Unufoje mi forgesis ŝlosi la pordon. Mi estis tute nuda kun unu piedo en la lavabo kiam homiĉo malfermis la pordon. Mi certas, ke li vidis pugon kaj iom da ovoj. Sed mi observis, ke en la mez-Usono homoj dikegiĝas, do eĉ mia hara araneeca korpo havis nenion hontindan.

Granda Kuniĝo, Kolorado.
Granda Kuniĝo, Kolorado. Belair X 6-12, Fuji Velvia 50.
"Christ!"
“Christ!” Leica M3, Fuji Velvia 50.

Dum la trajnvojaĝo homiĉo rakontis al mi pri piramidoj sub la Bermuda triangulo plenumitaj per hidrargo, kiuj kreas potencon kaj malfermas pordegojn al aliaj universoj. “’MURICA!”

La Trumpvermo. "Malgaja sed vera".
La Trumpvermo. “Malgaja sed vera”. Leica M3, Fuji Velvia 50.
Horloĝo kaj statuoj en la Vaŝingtono D.C. stacidomo.
Horloĝo kaj statuoj en la Vaŝingtono D.C. stacidomo. Leica M3, Kodak 400TX.

Post kvar tagoj en trajnoj, mi finfine alvenis al NASK meznokte kaj malseke pro ŝvito. Tiam mi ne povis eniri la konstruaĵon. Tiam mia dormŝlosilo ne funkciis. Tiam mia komputilo ne trovis la vifion. Tiam mi mortis por ĉiam.

Ĉevalaĉo ("a sorry nag").
Ĉevalaĉo (“a sorry nag”). Leica M3, Kodak 400TX.
Vilhelmo Paco.
Vilhelmo Paco surhavanta leion de Katjo. Leica M3, Kodak 400TX.
Universitata horloĝo.
Universitata horloĝo. Leica M3, Kodak 400TX.
Ne malbona por ebria fotisto meznokte.
Ne malbona por ebria fotisto meznokte. Leica M3, Kodak 400TX.
Katjo montras kiel fari leiojn.
Katjo montras kiel fari leiojn. Leica M3, Kodak 400TX.
Ralejo nokte.
Ralejo nokte. Leica M3, Kodak 400TX.

Ĉiuvespere Hanso Becklin gastigis la gufujon, renkonton kiam Esperantistoj povas babili kaj trinki teon. Tiu ĉi foto estis farita de la balkono en la tria etaĝo.

Sylvain Lelarge rakontas en la meznivela klasĉambro pri la serĉo por la perfekta homino.
Sylvain Lelarge rakontas en la meznivela klasĉambro pri la serĉo por la perfekta homino. Leica M3, Kodak 400TX.
Sylvain Lelarge rakontas en la meznivela klasĉambro.
Sylvain Lelarge rakontas en la meznivela klasĉambro. Leica M3, Kodak 400TX.
Alekso Miller prelegas pri Kapitano Katarino, la glutenon netolerebla pirato.
Alekso Miller prelegas pri Kapitano Katarino, la glutenon netolerebla pirato. Leica M3, Kodak 400TX.

Oni devas aĉeti Aleksajn librojn, Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno kaj Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno.

Oakwood Tombejo.
Oakwood Tombejo. Belair X 6-12, Lomography Earl Grey 100.

La bela Oakwood Tombejo situas nur kelkajn blokojn for de la universitato. Mia plej bona rendevuo okazis en tombejo — simple memoru kunporti fromaĝon kaj vinon, kaj ne timu pri urini kontraŭ arbo.

Komunisto dinosaŭro.
Komunisto dinosaŭro. Leica M3, Kodak 400TX.

Majko Hakanto kaj mi trovis tiun ĉi statuon en ĝardeno inter la tombejo kaj la universitato. Mi petis kunlaboranton traduki la ruslingvan afiŝon. Verŝajne ĝi tekstas, “‘Mi helpos regrandigi Usonon. Mi subtenas la prezidenton.’ — Putin”. Ho! Subtila politika komento.

Esperantistoj kantas.
Esperantistoj kantas. Leica M3, Kodak 400TX.
Bierbareloj je la lasta nokto ĉe la bierĝardeno.
Bierbareloj je la lasta nokto ĉe la bierĝardeno. Leica M3, Kodak 400TX.

Ho ve, kial mi drinkis tiom. Mortigu min. Sed mi ja lernis multajn novajn vortojn. Esperantistoj estas malbonaj influoj.


Mefitodanco Antaŭlibro

Saluton!

Mi ĉesis skribi miajn monatajn koktelajn receptojn pro aliaj devigoj — mia nova ofico, kaj kompreneble la publikigo de Mefitodanco ĉi-monate! Mi faris antaŭlibron pri Mefitodanco en la tombejo de reala fantomurbo en Nevado nomata Virginia City. Kvankam la parolado estas angla, por la Esperantistoj mi tradukis la subtitolojn en Esperanton.

La romano publikiĝos je la 24 de Januario, do bonvolu aĉeti la anglan Skunks Dance sur Amazon se vi volas subteni min.